La Bona Renkontiĝo kun Stela

Lernu organizi Esperanto-renkontiĝojn aŭskultante podkastojn!

Bonvenon al LaBoRen!

Kio estas La Bona Renkontiĝo projekto? Kaj kiu estas mi, Stela?

En la enkonduka epizodo de la serio mi prezentas min, iomete rakontas pri miaj spertoj en la movado kaj pri la celoj de la projekto.
Kio ĝi estas, kion mi esperas transdoni en la podkastoj. Mi klarigas ke laŭ mi kiaj aranĝoj ekzistas nuntempe por junuloj en la movado, kaj tuj sukcesas eĉ enigi kritikon pri la nuntempaj aktivulaj renkontiĝoj.

Fine mi instigas vin pripensi kiajn spertojn vi havas kaj espere inspiri vin transdoni ilin al la sekva generacio.